terça-feira, 30 de julho de 1985

Babelturo

Verkis Flávio Fonseca

Literaturo
Ne estas nur
Litera turo

Babili babele…

Kvazaŭ babela turego
Kie neniu komprenas
Eĉ sian propran parolon
Ĉar la konfuzo festenas
Plene
Ĉies mensoj verŝajnas venene diri:

— “Je suis fou, savant.
— Ich möchte dahin fahren.
— Hei!, How do you do, OK?
— Sento il carnevale entrare.
— Deite aqui nesse divã.
— Iti, ni, san, shi, go, roku.
— Et cœtera, Agnus Dei.
— Gracias, que te hablo un poco.”

Haleja!
Helpu nin
Ĉar la amo nun estas for.
Kisu nin
Per la suna kor’
Kaj faru el ni
Ilojn de via paco
Kiu ajn estas vi…


1ª premio en Belarta Konkurso 1993.

Jen la rakontinda historio de ĉi kanzono:
En 1985 mia amikino Barbara Serejo laboris ĉe brazila televidstacio Globo, en departamento pri produktado de porinfanaj programoj.
Unu el la tiamaj projektoj temis pri interesa fikcio, en kiu aliplanedanoj alvenis al Tero vojaĝinte en kometo Halejo. Ilia celo: helpi la homaron paciĝi. Kaj inter la kuriozaj detaloj de la tramo, unu atentigis mian amikinon: ili parolis esperanton!
Tuj ŝi kontaktis min, kaj mendis komponaĵon en la internacia lingvo por la programo.
Bedaŭrinde, post la preta laboro, la estraro de Globo postulis ŝanĝon de kelkaj trameroj - kaj, inter ili, esperanto forfalis.
Feliĉe, tio ne baris la fruktodonan vivon de la kanzono, plurfoje registrita en albumoj kaj prezentita en koncertoj.
Ha, la fina versio de la programo estis elsendita kun la nomo "A Era dos Halley", kaj portugallingva komponaĵo pri la babela turo estis verkita de la tiam komencanto Cazuza kaj grupo Barão Vermelho. Albumo estis lanĉita kun la muzikaĵaro de la programo, kvankam nuntempe malmultaj memoras pri ĝi.

sábado, 19 de janeiro de 1985

Trans'

(Originala titolo: Além)
Verkis Flávio Fonseca (muziko) kaj Cláudia Salles (teksto)
Esperantigis Flávio Fonseca

Verŝis mi glasojn da mi
en la gorĝon de la trans'.
Kaj nudiĝis per la sonĝo,
Tagiĝis mi.
Kaj kredis mi pri la vortoj,
Pluiris mi.
Kaj nun mi trovas
en horizontoj de l' paco
momenton por vivadi.


Registrita en la vinila albumo Flávio Fonseca en Esperanto