quinta-feira, 26 de abril de 2007

En la interreta diskutlisto esperanto-em-brasilia, ekis konversacio pri promeno ĵus farita al bieneto de kolego. Inspirite, du amikoj miaj, Ari kaj Paulo, verkis siajn opiniojn poeziforme... sed en la portugala.
Improvize, mi tuj respondis:


Miaj karaj gekolegoj
kiuj ŝatas poezion,
kaj kuraĝas improvize
diri tiel ian ion,
mi demandas delikate,
por ne vundi ies mion:

se vi amas esperanton,
kaj konscias pri la devo
ĉiutage ĝin praktiki
en laboro kaj en revo,
dum vespero kaj dum tago,
antaŭ kuŝo kaj post levo,

se vi ŝatis la bienon,
kie ĉiuj sin amuzis
tamen kie ĉiuj ĉefe
nian karan lingvon uzis
(kion krome mi envias,
ĉar ĉeesti mi rifuzis),

do jen fine la demando
kiun ĵuse mi promesis:
kial vi, kapablaj verki,
portugalan ne forgesis,
kaj vekante pli da laŭdojn
veran emon ne konfesis?

Alivorte mi klarigos
pli facile aŭ pli lante:
se ni ĉiuj ja scipovas,
kaj batalas kuniĝante,
kial ne poeziumi
kompreneble, esperante?

Brakumojn al ĉiuj,

Flávio Fonseca