domingo, 26 de agosto de 2007

Historio de Magdalena

(Originala titolo: História de Madalena)
Verkis: Willi de Barros - Tradukis: Flávio Fonseca

En tiu tago en Jerusalem'
Ĉielo estis tiel griza
Kaj eĉ la vento kaŝis sin por briza larm'
Ankaŭ mi amare havis ploron
En menso la memoron:

Via vido
Kaj en okuloj tiu flam'
Via vido
De povoplena am'

Mia virina sentem'
Longe amon serĉadis, kaj do
Ĝin fine trovis en Vi
Kiel plu vivi sen Vi
Kaj sen Via amikeco, kaj sen la tenero

Tiumatene en Jerusalem'
La saŭdado estis granda, do mi iris serĉe de Vi
Sed la ŝtono ne troviĝis tie plu
Ja la tombo estis malplena,
Voĉo min vokis, kaj jen:

Via vido
Kaj en okuloj tiu flam'
Via vido
De povoplena am'

Kaj do
Vi estas tie ĉi kaj ĉio estas pac'.


Rim: Traduko farita laŭ peto de la aŭtoro mem.
Registrita portugallingve en la KD "Tempo Dominó", de la kantistino Cacau.

quinta-feira, 26 de abril de 2007

En la interreta diskutlisto esperanto-em-brasilia, ekis konversacio pri promeno ĵus farita al bieneto de kolego. Inspirite, du amikoj miaj, Ari kaj Paulo, verkis siajn opiniojn poeziforme... sed en la portugala.
Improvize, mi tuj respondis:


Miaj karaj gekolegoj
kiuj ŝatas poezion,
kaj kuraĝas improvize
diri tiel ian ion,
mi demandas delikate,
por ne vundi ies mion:

se vi amas esperanton,
kaj konscias pri la devo
ĉiutage ĝin praktiki
en laboro kaj en revo,
dum vespero kaj dum tago,
antaŭ kuŝo kaj post levo,

se vi ŝatis la bienon,
kie ĉiuj sin amuzis
tamen kie ĉiuj ĉefe
nian karan lingvon uzis
(kion krome mi envias,
ĉar ĉeesti mi rifuzis),

do jen fine la demando
kiun ĵuse mi promesis:
kial vi, kapablaj verki,
portugalan ne forgesis,
kaj vekante pli da laŭdojn
veran emon ne konfesis?

Alivorte mi klarigos
pli facile aŭ pli lante:
se ni ĉiuj ja scipovas,
kaj batalas kuniĝante,
kial ne poeziumi
kompreneble, esperante?

Brakumojn al ĉiuj,

Flávio Fonseca