quarta-feira, 3 de novembro de 1993

Ej'

(Originala titolo: Lá e ser)
Verkis portugallingve kaj esperantigis: Flávio Fonseca

En la pensita ej'
Okazadas sun'
Kaj la sun' estas ej'

Venas mi
El ĝi, kaj scias, do:
Sun' portas amon por
Doni al ni

Iu for
Loĝatiganta ĝin
Rekonas plu en si
Sunon en kor'

Kaj mi
Eĉ konfuzas ja
Sunon kun tiu, ĉar
Ambaŭ vidivas la
Vojon al ĝi,
La ej',
Kaj fariĝas ej'.

quarta-feira, 14 de outubro de 1992

Preĝo

(Originala titolo: Prece)
Verkis: Willi de Barros Gonçalves & João Bosco de Carvalho
Versio: Flávio Fonseca

Povoplena aglo sur totemo sidanta,
Donu flugilojn al mi, por instrui
Trairi horizontojn, venki montojn kaj marojn
Per lumo de saĝo, kaj la virto de ami.
Per la forto grandega, ho urso, faligi helpu min
La baregojn de l' viv' kiujn eble trovu mi.
Kaj mi venas por peti al vi, ho testudo
Estanta subten' de la totem',
La certecon, ke vidi vin iam mi povos ja
Jen sur la flugiloj de aglo, en forto de urso,
En ĉiuj aferoj kreitaj de vi,
Animon altigu, kaj min perfektigu,
Sciigu min, ke vi estas ene de mi.
Patro nia jen en la ĉielo,
Ke sanktigita estu via nomo en util' al ĉiuj...
Patro nia jen en la ĉielo,
Ke sanktigita estu via nomo en util' al ĉiuj ni.


Traduko farita pro peto de mia amiko Alexandre Lacerda.
Mi tute ne memoras la daton de tiu traduko.

quarta-feira, 14 de fevereiro de 1990

Samideanoj

(Originala titolo: Parceiros)
Verkis portugallingve kaj esperantigis: Flávio Fonseca

Harpas animo mia!
Orversojn viajn sorbis mia vivo.
Sonĝas mi poezie!
Amike lumis min via kreivo.

Ne pensu plu endormiĝi nun,
Anima nin gefratigas la san’.
Vojon tagiĝen ni sekvu tuj,
Antaŭ ol distos la man’ de la man’.

Lumvide kvazaŭ amanto,
Ebrie de energia donar’,
Ridi, kantadi, kunigi
Insulojn sur sama parto de mar’.

Apude mi estas ĉe vi,
Nun kiel ano de samideal’.
Jen miaj vortoj kopias la viajn,
Ondas en ni uvertur’ kaj final’.


Rim: la teksto (same kiel en la portugala) estas akrostiko, omaĝe al mia amika poetino Hosana Valéria

Reciproka ŝtelo

(Originala titolo: Rapto mútuo)
Verkis portugallingve kaj esperantigis: Flávio Fonseca

Estas la sesa, kaj jam la tago vesperas.
Vivo aeras, dolĉa murmuro de aŭro,
kaj per impresa korkolorplena lum’ veras,
ĉar ĝin konkeras kvazaŭ soif’ je restaŭro.

Ŝvebas poemo; mi kuŝe longe leteras,
kaj min superas pleje la sento responda.
Jes, mia memo vin amas kaj ĝi sinceras,
por vi teneras tuta la am’ miamonda.

Tiujn momentojn, kvazaŭ verema fabelo,
vi estas celo de mia sorĉa vojaĝo
— rajdas la ventojn perispirita semŝelo —,

aŭ per vizito min kisas via vizaĝo:
pli ol miraĝo, ia reciproka ŝtelo;
pli ol gravito, torenta senborda plaĝo!


Registrita portugallingve en la vinila albumo Luz do ar (Decembro/1989) kaj esperante en la kasedo Aerlumo (Junio/1990).

Aerlumo

(Originala titolo: Luz do ar)
Verkis portugallingve kaj tradukis esperanten: Flávio Fonseca

Okulojn fermi
kaj permesi aerluminvadon…
En sensacon mergi sin,
ĝis senti en la viv’ ian kisadon…
Do ridi per la man’
kaj ĉirkaŭbraki mondon!


Registrita portugallingve en la vinila albumo Luz do ar (Decembro/1989) kaj esperante en la kasedo Aerlumo (Junio/1990)

Per/ena homĉiel'

(Originala titolo: Inteiriores arte)
Verkis: Flávio Fonseca (muziko) kaj Janaína Dias Rocha (teksto)
Versio: Flávio Fonseca

Ĉirkaŭe la ĉiel’
Kaj el ĝi ricev’, kapto de la lum’.
Verŝo de la forto milda
Enen de kruĉo sen fin’,
Kaj en fin’ ne plu la formo,
argilo,
Sed simple la ĉiel’.

Interne la ĉiel’,
La forto de viv’, porto de la kruc’.
Retutigo de la eroj
Dispecigitaj en mil,
Tiel ja kvazaŭ magio
aŭ amo,
Per/ena homĉiel’.


Registrita portugallingve en la vinila albumo Luz do ar (Dezembro/1989) kaj esperante en la kasedo Aerlumo (Junio/1990)

Kisojn

(Originala titolo: Tchauzinho à parte)
Verkis: Adriana Carrascosa von Glehn (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Versio: Flávio Fonseca

Kisojn nun al vi, ĉar mi amas vin,
kaj al ĉiuj, kiujn vi, do ankaŭ mi, tre amas jam.

Kisojn al la ĵus farita amikar’
kaj al tiuj ne amikaj, mi samfaras, ĉar

vin Dio brakumadas kun am’,
tiel kiel min.


Registrita portugallingve en la vinila albumo Luz do ar (Dezembro/1989) kaj esperante en la kasedo Aerlumo (Junio/1990)