quinta-feira, 26 de abril de 2007

En la interreta diskutlisto esperanto-em-brasilia, ekis konversacio pri promeno ĵus farita al bieneto de kolego. Inspirite, du amikoj miaj, Ari kaj Paulo, verkis siajn opiniojn poeziforme... sed en la portugala.
Improvize, mi tuj respondis:


Miaj karaj gekolegoj
kiuj ŝatas poezion,
kaj kuraĝas improvize
diri tiel ian ion,
mi demandas delikate,
por ne vundi ies mion:

se vi amas esperanton,
kaj konscias pri la devo
ĉiutage ĝin praktiki
en laboro kaj en revo,
dum vespero kaj dum tago,
antaŭ kuŝo kaj post levo,

se vi ŝatis la bienon,
kie ĉiuj sin amuzis
tamen kie ĉiuj ĉefe
nian karan lingvon uzis
(kion krome mi envias,
ĉar ĉeesti mi rifuzis),

do jen fine la demando
kiun ĵuse mi promesis:
kial vi, kapablaj verki,
portugalan ne forgesis,
kaj vekante pli da laŭdojn
veran emon ne konfesis?

Alivorte mi klarigos
pli facile aŭ pli lante:
se ni ĉiuj ja scipovas,
kaj batalas kuniĝante,
kial ne poeziumi
kompreneble, esperante?

Brakumojn al ĉiuj,

Flávio Fonseca

quinta-feira, 14 de outubro de 2004

Vi kun la Kristo

(Originala titolo: Você com Cristo)
Verkis: Juracy Prudente - Versio: Lício de Castro / Flávio Fonseca

Vi kun la Kristo estos pli granda, estos pli bona,
Ne ekzistos ondo vin faliganta,
Ne ekzistos vento vin kliniganta,
Ne ekzistos io vin atinganta,
Nur la am', nur la am'

Vi kun la Kristo ne plu estas vi
Vi servas nur, senĉese servas nur
Por iri al Di'

Vi kun la Kristo vivos ja sen tim'
Neniam sola


Rim: mi tute ne certas pri la dato de tiu traduko...

terça-feira, 14 de outubro de 1997

La esteco

(Originala titolo: Poucas e boas)
Verkis: Flávio Fonseca (muziko) kaj Valéria Fajardo (originala teksto)
Esperantigis: Flávio Fonseca

Ŝvebas en aer’
Suna bonodor’,
Por nin veki el
Tia ĉi langvor’,
Kaj per guaŝo
Pentri tagprofilon...

Lanta florburĝon’,
Ripetanta don’,
Fajna liberec’
En ni

Portas ĉien ajn
Vibron de la bril’,
Kaj provizas nin
Per nova flugil’;
Malgrandaj agoj
Kreas vivsonoron...

Haltas la pensad’,
Mutas la dirad’,
Kaptas la estec’
La esencon
Kalman,
Klaran.


Honora mencio en Belarta Konkurso 1998

domingo, 14 de abril de 1996

Atesto

(Originala titolo: Atestado de óbvios)
Verkis: Tetê Catalão (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Esperantigis: Flávio Fonseca

Ĉiam ekzistos
lumo kontraŭ tenebro;
aero, padoj, denove lum’, ekzistos
kiu forigos la trabojn, relumige,
elmontrad’.
ĉiam ekzistos
kiu strebas al transiro, tra akrec’,
eĉ se tre en risk’,
ĉiam ekzistos klarigad’
tener’ lum’ tondroj mildaj mova deviz’
ĉiam ekzistos
strebantoj al feliĉ’!


Rim: Registrita portugallingve en la KD A Força que ecoa em todo canto.
Prezentita esperante dum koncerto en UK en Prago, 1996.

sábado, 14 de maio de 1994

Ĉiela subteno

(Originala titolo: Amparo oculto)
Verkis: Maria Dolores / Chico Xavier (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Esperantigis: Flávio Fonseca

Ne bedaŭru, bonanimo,
Okazintan kontraŭaĵon,
Batal’ ne rompu la kuraĝon,
Ĉion zonas la valor’;
Ĉar kio al vi similas
Grandegan malfeliĉaĵon
Ja estas ĉiela saĝo,
Vin helpanta Difavor’.

Iu vojaĝ’ fiaskinta,
Iu prokrastita festo,
Iu malhela sugesto,
Kiu estas amuzfin’;
Ia difekto en aŭto,
Iu eta malplezuro,
Modifas ajnan futuron
Estiel savilumin’.

Ne ploru pro bagateloj,
El la fido faru jakon,
Dio defendas la brakon,
Kiu agas por la bon’;
Tiaj ĉagrenoj, plejmulte,
Estas ĉiela subteno
Sendata estiel beno
De malpli granda malbon’.

sexta-feira, 14 de janeiro de 1994

Portal'

(Originala titolo: Portal)
Verkis: Marcelo Lafetá / Mauro Falleiros - Versio: Flávio Fonseca

Kiu ne ĵetiĝis al vojo nomata vivo
Tiu konas ne la doloron kaj belon vivi
Duonmalfermita portal'
Kiun homo pasas nur
Havante facilan fluecon en kor'
Mia erarema animo bezonas pluiri
Se la eraremo fariĝis lernilo, do
Kreskis mi
Sur vojo minasa, movante la ŝtonojn de l' mondo
Mi portas la senton iame fondintan vojon
Tra kiu mi iras kaj trovas la guston de la viv'
En tiu matura frukteto de l' kor'

quarta-feira, 3 de novembro de 1993

Ej'

(Originala titolo: Lá e ser)
Verkis portugallingve kaj esperantigis: Flávio Fonseca

En la pensita ej'
Okazadas sun'
Kaj la sun' estas ej'

Venas mi
El ĝi, kaj scias, do:
Sun' portas amon por
Doni al ni

Iu for
Loĝatiganta ĝin
Rekonas plu en si
Sunon en kor'

Kaj mi
Eĉ konfuzas ja
Sunon kun tiu, ĉar
Ambaŭ vidivas la
Vojon al ĝi,
La ej',
Kaj fariĝas ej'.