segunda-feira, 13 de fevereiro de 1984

Anima fratineto

Verkis: Flávio Fonseca

Ŝategi vin
Ne estas malfacile
Memori vin
Restigas min trankvile
Ni sendube konas nin de jarcentoj
Nia fortega unueco
Pruvas ke malmultaj horoj
Já signifas nenion
Se la amo estas vera,
Se vivas vere la frateco,
Se apud ni estas Dio.

Mi nomos vin
Anima fratineto
Kaj ami vin
Estos ĉiama celo
Ĉar el via nomo fluas emocio,
Poemoj, sonĝoj, resopiro,
La sento de proksimeco,
Senpene la simpatio,
Kvazaŭ bela fina preĝo,
Aŭ kvazaŭ ja dolĉa korŝiro,
Tra kiu ridetas Dio.

Amegi vin
Estas ja tre facile.


Verkita por mia amikino Simone Neri.
Muzikaĵo registrita en la vinila albumo Flávio Fonseca en Esperanto, en aŭgusto/1985.

terça-feira, 14 de outubro de 1980

Olda temo

(Originala titolo: Velho tema)
Verkis: Flávio Fonseca (muziko) kaj Aglaia Souza (teksto)
Esperantigis: Délio Pereira de Souza

Ne demandu al poeto ĉu li amis.
Ne demandu al poeto ĉu li amas.
Nur aŭskultu ĉiun fojon kiam kantas,
Aŭdos vi en ĉiu kanto la amovoĉon;
Kaj la rozan, parfumitan, maĵortonan,
Kaj la mortan, nigrigitan, dolortonan,
Ĉar la fort’ eĥanta ja en ĉiu kanto
Estas sama olda temo de la amo.
Estas la sama olda temo de la amo.


Registrita en la vinila albumo Flávio Fonseca en Esperanto, en Aŭgusto, 1985.