segunda-feira, 25 de setembro de 2017

Kantu, levu la sunon

(Originala titolo: Canta que o sol levanta)
Verkis: Flávio Fonseca (muziko kaj dua strofo) kaj Barbara Serejo (unua strofo)
Esperantigis: Flávio Fonseca

Kantu
Levu la sunon
Disigantan varmon de sia bril'
Kantu
La tempo flugas
Kaj amo ankoraŭ estas vivil'
Kantu
Ĉar tiu estas la plej taŭga forto por ĝojigi sin
Estas por la taga lukto grava armil'
Kanti necesas nun!

Dormu
Ĉar tio belas
Kaj celas irigi vin trans la mur'
Sonĝu
La tempo flugas
Kaj aŭdu: la viv' estas sonĝo, nur
Ludu
Oni ludante ververe plezure lumigas, do jen
Hela rideto por voji tra la plezur'
Kanti necesas nun!

domingo, 10 de janeiro de 2016

Paĉjo kaj panjo

(Originala titolo: Pai e mãe)
Verkis: Armando Reis - Tradukis: Flávio Fonseca

Paĉjo, montru la vojon de lum’
Kaj lasu min sekvi la signojn de Dio.
Paĉjo, montru la vojon de lum’
Kaj lasu min sekvi la signojn de Dio.

Panjo, instruu doni sen ricev',
Ĉu en konker', ĉu en la perd'.

Kaj tenu min en pado de l’ Sun’.
Kaj tenu min en pado de l’ am’.
Kaj tenu min en pado de l’ Sun’, Sun’ de amo.

Sun’ de amo, Sun’ de amo, Sun’ de amo...


Rim: Traduko farita laŭ peto de Grupo Sintonia

domingo, 26 de agosto de 2007

Historio de Magdalena

(Originala titolo: História de Madalena)
Verkis: Willi de Barros - Tradukis: Flávio Fonseca

En tiu tago en Jerusalem'
Ĉielo estis tiel griza
Kaj eĉ la vento kaŝis sin por briza larm'
Ankaŭ mi amare havis ploron
En menso la memoron:

Via vido
Kaj en okuloj tiu flam'
Via vido
De povoplena am'

Mia virina sentem'
Longe amon serĉadis, kaj do
Ĝin fine trovis en Vi
Kiel plu vivi sen Vi
Kaj sen Via amikeco, kaj sen la tenero

Tiumatene en Jerusalem'
La saŭdado estis granda, do mi iris serĉe de Vi
Sed la ŝtono ne troviĝis tie plu
Ja la tombo estis malplena,
Voĉo min vokis, kaj jen:

Via vido
Kaj en okuloj tiu flam'
Via vido
De povoplena am'

Kaj do
Vi estas tie ĉi kaj ĉio estas pac'.


Rim: Traduko farita laŭ peto de la aŭtoro mem.
Registrita portugallingve en la KD "Tempo Dominó", de la kantistino Cacau.

quinta-feira, 26 de abril de 2007

En la interreta diskutlisto esperanto-em-brasilia, ekis konversacio pri promeno ĵus farita al bieneto de kolego. Inspirite, du amikoj miaj, Ari kaj Paulo, verkis siajn opiniojn poeziforme... sed en la portugala.
Improvize, mi tuj respondis:


Miaj karaj gekolegoj
kiuj ŝatas poezion,
kaj kuraĝas improvize
diri tiel ian ion,
mi demandas delikate,
por ne vundi ies mion:

se vi amas esperanton,
kaj konscias pri la devo
ĉiutage ĝin praktiki
en laboro kaj en revo,
dum vespero kaj dum tago,
antaŭ kuŝo kaj post levo,

se vi ŝatis la bienon,
kie ĉiuj sin amuzis
tamen kie ĉiuj ĉefe
nian karan lingvon uzis
(kion krome mi envias,
ĉar ĉeesti mi rifuzis),

do jen fine la demando
kiun ĵuse mi promesis:
kial vi, kapablaj verki,
portugalan ne forgesis,
kaj vekante pli da laŭdojn
veran emon ne konfesis?

Alivorte mi klarigos
pli facile aŭ pli lante:
se ni ĉiuj ja scipovas,
kaj batalas kuniĝante,
kial ne poeziumi
kompreneble, esperante?

Brakumojn al ĉiuj,

Flávio Fonseca

quinta-feira, 14 de outubro de 2004

Vi kun la Kristo

(Originala titolo: Você com Cristo)
Verkis: Juracy Prudente - Versio: Lício de Castro / Flávio Fonseca

Vi kun la Kristo estos pli granda, estos pli bona,
Ne ekzistos ondo vin faliganta,
Ne ekzistos vento vin kliniganta,
Ne ekzistos io vin atinganta,
Nur la am', nur la am'

Vi kun la Kristo ne plu estas vi
Vi servas nur, senĉese servas nur
Por iri al Di'

Vi kun la Kristo vivos ja sen tim'
Neniam sola


Rim: mi tute ne certas pri la dato de tiu traduko...

terça-feira, 14 de outubro de 1997

La esteco

(Originala titolo: Poucas e boas)
Verkis: Flávio Fonseca (muziko) kaj Valéria Fajardo (originala teksto)
Esperantigis: Flávio Fonseca

Ŝvebas en aer’
Suna bonodor’,
Por nin veki el
Tia ĉi langvor’,
Kaj per guaŝo
Pentri tagprofilon...

Lanta florburĝon’,
Ripetanta don’,
Fajna liberec’
En ni

Portas ĉien ajn
Vibron de la bril’,
Kaj provizas nin
Per nova flugil’;
Malgrandaj agoj
Kreas vivsonoron...

Haltas la pensad’,
Mutas la dirad’,
Kaptas la estec’
La esencon
Kalman,
Klaran.


Honora mencio en Belarta Konkurso 1998

domingo, 14 de abril de 1996

Atesto

(Originala titolo: Atestado de óbvios)
Verkis: Tetê Catalão (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Esperantigis: Flávio Fonseca

Ĉiam ekzistos
lumo kontraŭ tenebro;
aero, padoj, denove lum’, ekzistos
kiu forigos la trabojn, relumige,
elmontrad’.
ĉiam ekzistos
kiu strebas al transiro, tra akrec’,
eĉ se tre en risk’,
ĉiam ekzistos klarigad’
tener’ lum’ tondroj mildaj mova deviz’
ĉiam ekzistos
strebantoj al feliĉ’!


Rim: Registrita portugallingve en la KD A Força que ecoa em todo canto.
Prezentita esperante dum koncerto en UK en Prago, 1996.

sábado, 14 de maio de 1994

Ĉiela subteno

(Originala titolo: Amparo oculto)
Verkis: Maria Dolores / Chico Xavier (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Esperantigis: Flávio Fonseca

Ne bedaŭru, bonanimo,
Okazintan kontraŭaĵon,
Batal’ ne rompu la kuraĝon,
Ĉion zonas la valor’;
Ĉar kio al vi similas
Grandegan malfeliĉaĵon
Ja estas ĉiela saĝo,
Vin helpanta Difavor’.

Iu vojaĝ’ fiaskinta,
Iu prokrastita festo,
Iu malhela sugesto,
Kiu estas amuzfin’;
Ia difekto en aŭto,
Iu eta malplezuro,
Modifas ajnan futuron
Estiel savilumin’.

Ne ploru pro bagateloj,
El la fido faru jakon,
Dio defendas la brakon,
Kiu agas por la bon’;
Tiaj ĉagrenoj, plejmulte,
Estas ĉiela subteno
Sendata estiel beno
De malpli granda malbon’.

sexta-feira, 14 de janeiro de 1994

Portal'

(Originala titolo: Portal)
Verkis: Marcelo Lafetá / Mauro Falleiros - Versio: Flávio Fonseca

Kiu ne ĵetiĝis al vojo nomata vivo
Tiu konas ne la doloron kaj belon vivi
Duonmalfermita portal'
Kiun homo pasas nur
Havante facilan fluecon en kor'
Mia erarema animo bezonas pluiri
Se la eraremo fariĝis lernilo, do
Kreskis mi
Sur vojo minasa, movante la ŝtonojn de l' mondo
Mi portas la senton iame fondintan vojon
Tra kiu mi iras kaj trovas la guston de la viv'
En tiu matura frukteto de l' kor'

quarta-feira, 3 de novembro de 1993

Ej'

(Originala titolo: Lá e ser)
Verkis portugallingve kaj esperantigis: Flávio Fonseca

En la pensita ej'
Okazadas sun'
Kaj la sun' estas ej'

Venas mi
El ĝi, kaj scias, do:
Sun' portas amon por
Doni al ni

Iu for
Loĝatiganta ĝin
Rekonas plu en si
Sunon en kor'

Kaj mi
Eĉ konfuzas ja
Sunon kun tiu, ĉar
Ambaŭ vidivas la
Vojon al ĝi,
La ej',
Kaj fariĝas ej'.

quarta-feira, 14 de outubro de 1992

Preĝo

(Originala titolo: Prece)
Verkis: Willi de Barros Gonçalves & João Bosco de Carvalho
Versio: Flávio Fonseca

Povoplena aglo sur totemo sidanta,
Donu flugilojn al mi, por instrui
Trairi horizontojn, venki montojn kaj marojn
Per lumo de saĝo, kaj la virto de ami.
Per la forto grandega, ho urso, faligi helpu min
La baregojn de l' viv' kiujn eble trovu mi.
Kaj mi venas por peti al vi, ho testudo
Estanta subten' de la totem',
La certecon, ke vidi vin iam mi povos ja
Jen sur la flugiloj de aglo, en forto de urso,
En ĉiuj aferoj kreitaj de vi,
Animon altigu, kaj min perfektigu,
Sciigu min, ke vi estas ene de mi.
Patro nia jen en la ĉielo,
Ke sanktigita estu via nomo en util' al ĉiuj...
Patro nia jen en la ĉielo,
Ke sanktigita estu via nomo en util' al ĉiuj ni.


Traduko farita pro peto de mia amiko Alexandre Lacerda.
Mi tute ne memoras la daton de tiu traduko.

quarta-feira, 14 de fevereiro de 1990

Samideanoj

(Originala titolo: Parceiros)
Verkis portugallingve kaj esperantigis: Flávio Fonseca

Harpas animo mia!
Orversojn viajn sorbis mia vivo.
Sonĝas mi poezie!
Amike lumis min via kreivo.

Ne pensu plu endormiĝi nun,
Anima nin gefratigas la san’.
Vojon tagiĝen ni sekvu tuj,
Antaŭ ol distos la man’ de la man’.

Lumvide kvazaŭ amanto,
Ebrie de energia donar’,
Ridi, kantadi, kunigi
Insulojn sur sama parto de mar’.

Apude mi estas ĉe vi,
Nun kiel ano de samideal’.
Jen miaj vortoj kopias la viajn,
Ondas en ni uvertur’ kaj final’.


Rim: la teksto (same kiel en la portugala) estas akrostiko, omaĝe al mia amika poetino Hosana Valéria

Reciproka ŝtelo

(Originala titolo: Rapto mútuo)
Verkis portugallingve kaj esperantigis: Flávio Fonseca

Estas la sesa, kaj jam la tago vesperas.
Vivo aeras, dolĉa murmuro de aŭro,
kaj per impresa korkolorplena lum’ veras,
ĉar ĝin konkeras kvazaŭ soif’ je restaŭro.

Ŝvebas poemo; mi kuŝe longe leteras,
kaj min superas pleje la sento responda.
Jes, mia memo vin amas kaj ĝi sinceras,
por vi teneras tuta la am’ miamonda.

Tiujn momentojn, kvazaŭ verema fabelo,
vi estas celo de mia sorĉa vojaĝo
— rajdas la ventojn perispirita semŝelo —,

aŭ per vizito min kisas via vizaĝo:
pli ol miraĝo, ia reciproka ŝtelo;
pli ol gravito, torenta senborda plaĝo!


Registrita portugallingve en la vinila albumo Luz do ar (Decembro/1989) kaj esperante en la kasedo Aerlumo (Junio/1990).

Aerlumo

(Originala titolo: Luz do ar)
Verkis portugallingve kaj tradukis esperanten: Flávio Fonseca

Okulojn fermi
kaj permesi aerluminvadon…
En sensacon mergi sin,
ĝis senti en la viv’ ian kisadon…
Do ridi per la man’
kaj ĉirkaŭbraki mondon!


Registrita portugallingve en la vinila albumo Luz do ar (Decembro/1989) kaj esperante en la kasedo Aerlumo (Junio/1990)

Per/ena homĉiel'

(Originala titolo: Inteiriores arte)
Verkis: Flávio Fonseca (muziko) kaj Janaína Dias Rocha (teksto)
Versio: Flávio Fonseca

Ĉirkaŭe la ĉiel’
Kaj el ĝi ricev’, kapto de la lum’.
Verŝo de la forto milda
Enen de kruĉo sen fin’,
Kaj en fin’ ne plu la formo,
argilo,
Sed simple la ĉiel’.

Interne la ĉiel’,
La forto de viv’, porto de la kruc’.
Retutigo de la eroj
Dispecigitaj en mil,
Tiel ja kvazaŭ magio
aŭ amo,
Per/ena homĉiel’.


Registrita portugallingve en la vinila albumo Luz do ar (Dezembro/1989) kaj esperante en la kasedo Aerlumo (Junio/1990)

Kisojn

(Originala titolo: Tchauzinho à parte)
Verkis: Adriana Carrascosa von Glehn (teksto) kaj Flávio Fonseca (muziko)
Versio: Flávio Fonseca

Kisojn nun al vi, ĉar mi amas vin,
kaj al ĉiuj, kiujn vi, do ankaŭ mi, tre amas jam.

Kisojn al la ĵus farita amikar’
kaj al tiuj ne amikaj, mi samfaras, ĉar

vin Dio brakumadas kun am’,
tiel kiel min.


Registrita portugallingve en la vinila albumo Luz do ar (Dezembro/1989) kaj esperante en la kasedo Aerlumo (Junio/1990)

sexta-feira, 17 de fevereiro de 1989

Dolĉaĵoj de Brazilo

Verkis: Flávio Fonseca (muziko) kaj Aaron Köenig (teksto)


Ĉu vi gustumis la dolĉaĵojn vere dolĉajn de Brazil’?

Kinĝin’, maniokpudingo, bombom’, bananaĵo,
Pave’, bopatrinokulo kaj laktodolĉaĵ’.

Brazil’ estas pli ol sambo kaj futbal’
Ĝi konsistas ankaŭ el dolĉa kondensita lakto.

Ĉu vi gustumis la dolĉaĵojn vere dolĉajn de Brazil’?

Kural’, ĉokolada brigadisto, gujavaĵo,
Pasoko, pamonjo kaj pied’ de friponet’.

Brazil’ estas pli ol plaĝ’ kaj karnaval’
Ĝi konsistas ankaŭ el dolĉa kondensita lakto.


Registrita en la kasedo Aaron Brazilumas Esperante, en Maio/1989.

quarta-feira, 19 de outubro de 1988

Braziljo

(Originala titolo: Brasília)
Verkis: Paul Hallstein (muziko) kaj Ricardo Movits (teksto)
Esperantigis: Flávio Fonseca

Lumas, jen tagiĝo venas!
Kune, ĉi kanzon'...
La oraj radioj
De Braziljo scenas
En la kora fon'

Nuboj, formoj de trezoroj
Blankas pacesper'
La akvoj reflektas
Eternajn memorojn
De astrala ter'

Koloroj brilas pli tie ĉi
Venas el flamo de l' sun'
Vesperiĝas kaj orradioj
Ripozas surnokte

Nokto, formo de magio,
Briloj tuŝas min,
La tago jam foras
Kaj luno koloras
Per arĝent' sen fin'


Tradukita en Rio-de-Ĵanejro (Botafogo)

sábado, 28 de março de 1987

Plengajno

Verkis Flávio Fonseca

Se vi penus pro varmo
Aŭ pro malproksimo
La pen' estus nul'
Se vi prenus la ĉarmon
Plenigus je timo
Fariĝus fuŝul'

Se la suno kaŝiĝas
Pro via blankeco
Ho ve!, fuŝular'!
Sed se vivo montriĝas
Per nemortebleco
Ĝin fidu vi, ĉar

(Ripetaĵo:)
Ĉio iam surtere forpasos
Nur vi mem kaj vivlernoj kunrestos
Iel ja ie - jen io je ni
Ial jam ia - ju pli ne, des pli jes

La kareso tenera
Ne estas nur revo
Nek malvero, sed
Nepra guto korera
Vivanta pro levo,
Pro ies posed'

Se momentojn kurpase
Vi konas nur mense
Ne dubu, vi mem!
Ĉiu sento flanklase
Ekzistas enpense:
Jen la olda tem'!

(Ripetaĵo)

Ĉio iam dirita
Pri tempo, printempo
Pentrita ĝarden'
Estas ŝajne imita
Al amo, lumlampo
Aŭ flora Eden'

Oni ĉiam retrovas
La verkon travidan
En iu hom' ajn,
Kio tutas kaj movas
En nian diidan
Animon - plengajn'!

(Ripetaĵo)


Verkita en Fortalezo kaj Belorizonto.

Misarujo

Verkis Flávio Fonseca

Sunsubiro
Lunapero
Kunkorŝiro
Programero
Datreveno
Nia dato
Miskompreno
ĉi-sabato

Belfuturo
Multegono
Babelturo
Kolorsono
Olda temo
Amindumo
Praplorĝemo
Malmallumo

Lakrimulo
Blufadeno
Ininsulo
Entrepreno
Kredecemo
Repetato
Rapidemo
Ripetato

Komplikeco
Opiĝinto
Kvazaŭ peco
Vortopinto
Ekinfluo
Vera tedo
Salstatuo
Ne vendredo


Verkita en Fortalezo kaj Belorizonto
2ª premio en Belarta Konkurso 1997